Jen niaj manoj, rigardu ilin!
[Most Recent Entries]
[Calendar View]
[Friends]
Below are the 20 most recent journal entries recorded in
Luiz Portella's LiveJournal:
[ << Previous 20 ]
| Sunday, May 1st, 2011 | | 8:49 am |
Plonĝi en surprizon
Saluton, Jam pasis longa tempo, ekde kiam mi invitis homojn al kunlaboro: http://esperanto.livejournal.com/106137.htmlTemis pri legado de ĉapitro post ĉapitro de la verketo Ŝi Estas Mia Amiko dum mi verkis ĝin, por ke oni donu sugestojn. Ĝi povas esti legata en: http://www.dominiopublico.gov.br/pesquisa/DetalheObraForm.do?select_action=&co_obra=62894kaj aĉetata en libroservo de FEL kaj/au ELNA kaj/au UEA. Mi estas feliĉas ĉar aperis favoraj recezoj en La Gazeto, La Ondo de Esperanto kaj Monato. Ĝi estas en legokonsilo de lernu.net. Plej grave: pro ĝi mi ekkonis mian grandan amikon Dmitro Lubenko, el Ukranio. Eble jam de preskau kvar jaroj mi ne skribas al li, ho ve! Mi hontas, tamen simile okazas al aliaj amikoj kaj parencoj... Pri iuj parencoj kaj amikoj mi havis la feliĉon renkontiĝis je pasintaj jaroj, 2009 kaj 2010, pri iuj parencoj el ĉi tiuj la nevidado kaj neparolado dauris inter ok kaj dudek jaroj! kiel bonas havi grandan familion. Nu, kiam mi petis kunlaboron, reagis tri au kvar personoj, kaj estis tre profita kunlaboro, tamen preskau 99% de la tiama kunlaboro estis de Dmitro. Nun mi volas ĝis junio verki similan libreton por komencantoj. Au eble du libretoj: - Sen titolo - pri amikoj inter 12 kaj 13-jaraj - pri lerno de Esperanto en lernejo. - Plonĝi en surprizon - pri amikoj inter 16 kaj 18-jaraj en kvartalo - pri amikeco kaj alveno al vivo kun respondeco Mi esperas, ke mi sukcesos fini almenaux unu. Mi ŝatus havi ion inter tri kaj dek kunlaborantoj, ĉu vi pretas? Sendu mesaĝon kun titolo: "Sen titolo" au "Plonĝi" au "Sen titolo k Plonĝi" al lfpor [@] lujz.org dankon, Luiz | | Friday, October 19th, 2007 | | 11:16 pm |
Gorera Goĵaĵaee
"é o que é" en la Portugala signifas: estas kio estas. frazo de fama kaj longdata gvaranao de Brazilo: Antárctica. jen video de nova anonco en TV: http://br.youtube.com/watch?v=ka4CORAzCFkindiĝenoj dancas por pluvo en Amazonio (tio estas ĉ. mara nivelo kaj ĉ. ekvatora linio), tute strange, ĉar tie multe pluvas... malgraŭ okazaĵo malbona rilate al manko de pluvo antaŭ nelonge (2005? 2006?), tie jam de jarcentoj pluvegas. Mi ne ŝatas, ke ili "kantas" en la Portugala "é o que é", kial en la Portugala??? Tamen mia fina takso de la afero estas pozitiva! Ili dancas kaj kantas kaj ... Finfine neĝas!!! hahahahaha, kaj oni diras en fremda lingvo: Gorera Goĵaĵaee, kaj venas traduko en subtitolo "ve, mi pensas ke ni troigis..." (mi malbone komprenas per aûdado, ĉu mi bone skribis kion iu diris?) mi tre ŝatis "Gorera Goĵaĵaee" ------------- en la Portugala oni poste klarigas ke temas pri trinkaĵo kiu frostigas la gorĝon :) (en Brazilo esta preskaŭ 200 indiĝenaj lingvoj, tamen pluraj aroj da indiĝenoj estas tiel minacitaj, ke mankas nur dekoj da personoj, la Portugala tiel forte regas, ke oni tute malkonas ekzisto de tiaj linvoj. Brazilano mem malkonas tiun oron de Brazilo) | | Monday, October 15th, 2007 | | 5:01 pm |
Radiohead
Hodiaŭ mi iris al paĝo de Radiohead por elŝuti ĝian novan diskon. Mi aŭdas ĝin nun. Vizitante http://www.radiohead.com/deadairspace/ mi legas: SUB EST PLI NOVA SUPRENI kaj HODIAU DIREKTON ... HODIAU DIREKTON tute ŝajnas Esperanta skribaĵo. pri la alia mi dubas. ĉu temas pri Latina? Ĉu pri la Franca? | | Tuesday, January 16th, 2007 | | 11:50 am |
mi lernis atendi tamen mi ne plu certas nun ke mi bonfartas tiel malmultaj aferoj interesas min kontraŭ mia propra volo mi estas tenaca, sincera kaj insistas havi propran volon se iam la bonŝanco estis fremda al mia subteno ne estis harmonio inter agado kaj pensado ... mi jam provis plurajn aferojn, de heroino ĝis Jesuo ĉio, kion mi faris, estis pro vanteco Jesuo estis perfidita per kiso Davi havis grandan amikon kaj mi ne plu scias ĉu temas nur pri bonŝanceco ... mia maleolo jukantas pro kulo miaj haroj malsekas, mi sentas min pura ne estas belo en la mizero kaj la loko ne traireblas ni provu alian vojon ni estas en danĝero, mi nur ne komprenas kiel ĉio fariĝas komprenebla kaj mi ne plu scias ĉu temas nur pri bonŝanceco mi ne plu scias, mi ne plu scias, mi ne plu scias ... RR | | Sunday, December 17th, 2006 | | 12:19 pm |
| | Tuesday, November 28th, 2006 | | 1:08 am |
finfine
ne ke mi deziris scii/kompreni. hodiaŭ legante http://pt.wikipedia.org/wiki/Esperanto mi komprenis pri  kreita de brazilano. mi plu ne (tre) ŝatas (aŭ indiferentas al) flago de Esperanto, mi plu ne (tre) ŝatas (aŭ indiferentas al) tiu simbolo... | | Friday, November 10th, 2006 | | 12:26 am |
La Nazo
Ne ĝuste mi, tamen jen bona spegulo de kiu mi estas :) La NazoLuís Fernado Veríssimo Tradukis: Rogério Ferreira el “O Analista de Bagé”. la teksto estis legebla dum ĉ. 9 tagoj. | | Friday, November 3rd, 2006 | | 11:35 pm |
Porto Alegre é meu porto (mi translokiĝos...)
Je: Vendrede, 2006/11/03, 20:25:04 -0300 El: Luiz Portella <lfpor ĉe lujz.org> Titolo: mi translokiĝos... Al: Dmitro <fidoretano ĉe ukr.net> mi translokiĝos al Brasiljo, kaj devos forlasi PoA, kie mi loĝis dum 8 jaroj, mi estas iomete malfeliĉa pro tio. Porto Alegre é meu porto teksto kaj muzikaĵo de Kleiton Ramil (mi sendas nur la enkondukon, kiam kantas Kamila Ramil, la filino de Kleiton, kiam ŝi estis 4jara... hodiaŭ ŝi estas 22jara, eble) Porto Alegre é meu porto Da Tristeza ao Bom Fim Quanta gente maldita Que saudade de mim Gaja Haveno estas mia haveno De Tristeza ĝis Bom Fim Kiom multe da diablaj homoj Kiel mi sopiras min ps.1: Tristeza (Malgajeco) kaj Bom Fim (Bona Morto/Fino) estas kvartaloj de PoA. ps.2: Tiu ero povas trompi vin, jen iomete pli granda ero: En Moskvo, en Japanio Kie mi iras ne gravas Gaja Haveno estas mia haveno De Tristeza ĝis Bom Fim Kiom multe da diablaj homoj Kiel mi sopiras min http://www.lujz.org/tmp/porto_eh_meu_porto.mp3 (283kb - ĉ. 17s) | | Thursday, October 19th, 2006 | | 1:48 pm |
tajpi facile, kaj ĝue
nun mi povas tajpi facile Esperante en GTK-aj programoj, kiaj firefox, gimp ktp. Ari Caldeira el http://tecladobrasileiro.com.br/ instruis al mi: metu GTK_IM_MODULE="xim" en /etc/environment aŭ export GTK_IM_MODULE="xim" en via .bashrc (/home/salut_nomo/.bashrc) tiam restartu vian komputilon, eble nur la X-etoson. Do vi povos tajpi laŭ via Compose, t.e., mi tajpas rekte ĉ, ŝ, ŭ ktp.tre bone! | | Monday, September 25th, 2006 | | 11:42 pm |
Ni kareseme salutas!
jen foto dum tagmangxo en mia hejmo.  la teksto: Ni kareseme salutas! La tagmanĝo estis fruktodona! en la foto: Aqua (Roberto); Qüik (Alberto); Mi (kun rugxa (sub)cxemizo); Nitha fotis nin. La teksto estas omagxe al Sinjorino kiu "amas" nin. Ni ne mencias sxian nomon por ke sxia J advokato J ne vizitu nin :) cetere sxi sxategas uzi la vorton "fruktodona", kaj ja la tagmangxo estis fruktodona! Ni mangxis dolcxajxon el anarkadio kaj trinkis sukon el gujavo. | | Monday, September 11th, 2006 | | 1:28 am |
La etoso en BKE Campinas....
La etoso estis bona! Jen partoprenanto dum pauxzo en la promeno per trajno! (ne estas Bruno, li maltrafis la aferon, mi ne cxeestis... kiu estas ŝli???)  pli granda versio: etoso_de_BKE_en_Campinas.jpgoni ecx fotis ulojn cxe flago de la samseksemuloj dum la kongreso, pri kio mi apogas. mi nur aperis en la foto cxar mi ne cxeestis dum la fotado. | | 12:01 am |
Radikego, la loko
ho ve! eble neniam antaŭ mi tiom skribis en LJ. hodiaŭ mi skribis du foje en mia Portugala LJ. la semanfino estis bona, fakte iomete bona, tamen bona. hodiaŭ ĉ. la 4av. (ĉu iu uzas xav. por xa vespere, kaj yam. por ya matene? mi ne trovis tion en Esperanto ankoraŭ...), do mi eliris ĉ. la 4av. kaj la strato de mia "domo" estis tre plenplena je aŭtoj kaj homoj paŝante sur la trotuaro. "domo" ĉar fakte temas pri apartamento..., hejmo, mi devus uzi! do mi ekmemoris, estis pupteatraĵo en Redenção, granda parko ĉe mia domo. dum horo, aŭ pli ol horo, sur la strato pasis aŭtoj je tre malrapida rapido. tamen mi revenis hejmen kaj re-eliris por ludi futbalon. ludi estas mil-oble pli bone ol spekti tion en televidiloj. mi loĝas en taŭga loko, ĉe mi estas ĉ. dek lokoj por ludi futbalon, iam mi kalkulis tion, tamen mi ne rekalkulos tion nun. ĉiuj ili liberaj. ops, mi mensogas, sep mi dirus. nur ne estas libera ludejo ene de klubo por la laborantoj de Universitata Hospitalo, H. de Clínicas. Tamen mi povas ludi tie ;) dum tiu jaro mi ludis kkfoje en Raizão (Radikego), en Torixoréu, urbo en alia subŝtato. la lasta fojo tie estis sub pluvo. kaj la planko... pro la mono de la loko, ĉu vi divenis, ke temas pri "iomete" kruda, kun tera planko. do ĝis nun vesto mia ("short") estas malpura, kun flava tero. jes, mi mem purigas, aŭ lavas miajn vestojn. aŭ pli bone, la maŝino faras tion. tamen txis nun la maŝino ankoraŭ ne lernis mem preni le vestoj kaj agi memstare. nu, mia sportŝuo ankaŭ estas malpura, tamen tion mi devus purigi aparte. mi estas tiel okupita, ke post Raizão, dum februaro, mi ludis nur dum fino de Julio, dum BKE, en Campinas, urbo en tria subŝtato. kaj hodiaŭ! mi vundiĝis, tamen estis plezure ludi. mi ĉiam vundiĝas. fakte en Campinas mi ne vundiĝis, aŭ tute malpeze. tie mi ludis tre "delikate". eble pro iu influo de la urbo, ĉu? sed la semajnfino ne estis aparte bona nur pro tio. mi havis kk ideojn, kaj ili estis sufiĉe taŭgaj. mi jam paroletis al negus, junas, kaj baldaŭ skribos al li. mi ankaŭ devos kontakti mian karan (kaj ankaŭ fakte sam-) samideanon Dima Lubenko. la ideoj realiĝos, mi certas. do oportune mi skribos pri ĉi tio ĉi tie. certe ankaŭ pro aliaj kialoj ĝi estis *iomete* bona. kialoj ĉu bonaj aŭ ne, rimarku, mi diras iomete. taskoj farendaj por lundo! por lundo! mi ne povas dormi tuj :/ kaj mi ankoraŭ devas skribi kurson Kiel manĝi gujavon kaj tute ne riski manĝi vermeton! por hipacia_escher p.s.: junas: ĉiuj radikegoj de Radikego estas de maldrogaj verdaĵoj... p.s.2: ahhhhh, mi trovis ion tre humura, ... hodiaux, mi pensas, iu el la familio Grace, se mi ne mistajpas, lauxdire diris: ne nomu min frato, brother! ne nomu min frato, brother!nu, tiu familio estas el brazilanoj, kaj ili estas tre famaj pro luktado. "brother" en brazilo estas slango kvazaux kiel "man" en la Angla, aux kiel "ulo" en la Esperanta. kial mi memoris tion? cxar mi min demandis? kial mi ludis delikate? eble cxar mi ne volis vundi miajn "fratojn"!!! hahahaha :) (mi ne komentos mian ridon, eble tio ofendos kk) tute ne rilatas al la uloj kun kiuj mi ludis mem, tute ne. placxis al mi koni kiun mi "jam" konis cert-maniere: Bruno, Renata, Daniel, kaj kk jam konatoj Jimes... nur li, cxu? mi donas mian vizagxon por bato, cxar fojfoje mi uzas "mia filo" por duon-konatuloj. hodiaux mem mi uzis por Negus. tamen mia uzo estas *tute* alia ol tia de "frato" fare de kk uloj. pri mia "mia filo" gxis nun fakte plendis nur unu ulo, brazilano, kiu konas tian uzon. temas pri Ado. iam mi nomi lin "Ado-cadeado" kaj li iomete sakris min. cxio cxar li pensas ke mi estas Quik, malamiko lia. imagu se mi uzas "Ado seu veado"... bonsxance mi ne plu vizitas tiajn lokojn (certajn retbabilejojn). por ne brazilanoj: cadeado = pend-seruro; veado = samseksemulo nu, nomi lin samseksemulo eble estus ofendo, cxar li estas Gauxcxo kaj logxas en Pelotas, la frata urbo de Campinas. | | Sunday, August 6th, 2006 | | 8:16 pm |
BKE
Mi partoprenis en brazila kongreso de Esperanto reen. Cxar gxi ne okazis en mia urbo cxi foje, do mi povis partopreni pli plene. Tamen ne tiel plene. De la kongresa programo mem ne. Placxis al mi koni kelkajn ulojn, kaj do vivi kelkajn tagojn uzante Esperanton, cxar ekster la kongreso ankaux mi povis profiti por uzi la lingvon kune kun aliaj kongresanoj. Granda afero: je la unua fojo mi povis ludi futsalon en Esperanta medio! Se salenka, hipacia_escher, estus en Brazilo do sxi ankaux partoprenus en la kongreso, kaj do mi renkontus sxin, mi supozas. La kongresa urbo estis 100km for de sxia urbo. El Malfenomeno http://malfenomeno.blogspot.com/ mi renkontis Raoni kaj Rafael. Entute: tre bone, pro uloj, kiujn mi konis/renkontis. | | Sunday, March 26th, 2006 | | 5:45 pm |
| | Sunday, December 18th, 2005 | | 12:38 am |
La ideoj la teron kovras Vi mispaŝas kaj ilin trovas Titãs | | Saturday, October 29th, 2005 | | 12:10 am |
Ĉu iu ajn profesie (sin) gantumas?
Je la pasinta jaro mi laboris kiel volontulo pri traduko al la Portugala ĉe lernu.net. Iam mi legis ion pri "-ist". ( ĝis nun la afero legeblas tie: ) La sufikso -ist- indikas profesion ("fotisto") aŭ ideologion ("komunisto") aŭ ŝatokupon ("esperantisto"). Tiam mi petis ŝanĝi tion pri Esperantisto, pro tio ke estas diskriminacio... aŭ io simila almenaŭ. Mi ne ŝatas, kiam oni diras tion, ke zorgi pri esperanto estas nur ŝatokupo, eĉ se tio estas vere por aliaj kaj preskaŭ vera por mi kaj por pluraj, tio estas malvalorigo, kaj do oni evitu tion al komencanto. Kelkaj apogis tion, kelkaj aliaj ne. Tiuj kiuj subtile apogis eĉ sugestis ŝanĝi la vorton "esperantisto" al "biciklisto" (tion faris Chuck Smith amuzulo). Sed diable! pri io ajn -istaĵo eblus pensi ke estas kaj profesiuloj kaj ŝatokupuloj... Sonja Petrovic, responculo pri lernu kiu ne tuŝis la skribaĵon, celo de la plendoj, diris responde al Chuck Smith: Ĝi eĉ pli ol “esperantisto” povas indiki ankaŭ profesiulon, ĉu ne? Tipa “hobia” ekzemplo estus “filatelisto” aŭ io tia, sed ĝi ne taŭgus por BkD ĉar ne aperas en la teksto. Ŝi pravas. Tamen ja “filatelisto” rilatas al profesio. Ĉu estas iu kiu tute ne rilatas al profesio kaj estas vera ĝenerala ŝatokupo? Ĉu? Ĉu? Hieraŭ mi memoris pri gantumistoj. Ĉu iu ajn profesie singantumas? (gantumi = masturbi). Ho ve! Ĉu iu? Hahahaha! Iuj diros: bonŝanculo!Luiz Ps.: Dum mi skribis ĉi afiŝon, mi malkrovis ion. Heming Welde Thorbjørnsen tiam diris al mi Kaj esperanto: Por mi estas granda okupo, mia plej granda ŝatokupo. Mi eĉ iom enspezas pro ĝi, sed ege malmultaj homoj faras tion. Sed tamen mia ĉefokupo aŭ profesio estas nek kantado nek esperanto: Mi estas studento, kies ŝatokupoj estas kantado kaj esperanto. Rememoru: Esperanto ne estas la sola vero, lumo kaj vivo. Se vi spiras pro esperanto, vi forte repripensu vian rilaton al la mondo, amiko... Nu, tiam mi ĝentile klarigis al li, ke li certe miskonas min. Ja lia konsilo estis stulta, certe li miskomprenis min aŭ lia sinteno estas tia erara kia estas lia opinio pri ĉefokupo kaj ŝatokupo. Mi ne ripetos ĉi tie miajn klarigojn pri ŝatokupo kaj volonta laboro. Tamen mi miras, ke la Esperanta ŝatokupulo Thorbjørnsen fariĝis TEJO-prezidento! Ho ve! Ĉu li amuzparkigos TEJOn? Mi esperas ke ne. | | Wednesday, September 28th, 2005 | | 10:32 pm |
The Golden Path
Cxu iu havas la videon de la muziko The Golden Path de The Chemical Brothers? Cxu vi povas sendi gxin al mi? tohuvabohuo "cxe" gmail "punkto" com. (mi ne scias kiel acxeti tion, nur tion, ne tutan dvd-on) Koran Dankon. | | Sunday, August 7th, 2005 | | 2:08 am |
ReVo x PIV + Esperanta Bildvortaro
Hm, mi legas en http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6679 ke Plena ilustrita vortaro de Esperanto 2005 enhavas jenon: preskaŭ 17 000 kapvortoj (kaj ĉ. 47 000 leksikaj unuoj). Cxu entute cx. 64.000 difinoj? Nu, ReVo *hodiaux* enhavas cx. 25.412 difinojn. Pluraj el tiuj estas ne-PIV-aj, ne pro tio ke ili estas frenezajxoj, sed pro tio ke ili estas modernajxoj, de la viva lingvo mem, kiu ne estas tiu sama lingvo de PIV. Baldaux ReVo igxos kaj pli grava kaj pli vorto-hava ol PIV. http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/inx/statistiko.htmlhttp://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/defil.htmlMi esperas ke baldaux ReVo estu eldonata. Eble tio okazos poste kelkaj jaroj (eble poste 5 jaroj, eble poste 10 jaroj, mi ne scias). Mi sxatus ekhavi mane hodiaux kion? Esperantan Bildvortaron, de Rüdiger EICHHOLZ. Tamen gxi elcxerpigxis, cxu ne? Mi ne trovis gxin en reto por acxeti. Nu, ecx se gxi estus acxetebla mi ne povus gxin acxeti pro mon-manko :) Cxu iu vendas tiun vortaron? Ne-nova kostas malpli... | | Tuesday, June 28th, 2005 | | 12:12 pm |
Paradoksa libreto da paradoksaj rakontetoj + aliaj aferoj
Mi estas felicxa, aperis la una recenzo pri mia libro 13 Oktobro 1582. Eble la nura, mi ne scias. Jam aperis noto pri gxi en La Gazeto 115, de 2004/12, tamen mi ankoraux ne legis gxin. Eble aperos noto en Kontakto, mi ne scias. Cxi recenzo aperos en la revuo Monato. Vi povos legi la recenzon kaj acxeti la libron en la retbutiko de la Flandra Esperanto-Ligo (cxi ligilo ligas rekte al la libro). Pri la recenzo. Ridigis min la jeno: "Mi suspektas, ke amantoj de krucvortaj enigmoj plej alte taksos la rakontojn, ĉar iom da „malrekta pensado” necesas.". Do la demando estas "Cxu ja la libro estas malfacila?". Felipe CASTRO ja jam diris, ke la libro ne estas tre klara, vi povas legi pri tio en la retpagxo de la libro cxe edukado.net, kie vi povas legi opiniojn de aliaj uloj. Mi jam ricevis private demandojn pri la rakontoj fare de unu leganto, kaj plendon pri malfacileco fare de alia leganto. Do almenaux tri uloj povos opinii, ke Donald BROADRIBB (la recenzisto) pravas. Nu, mi ricevis private kvar aux kvin reagoj de legantoj, kiuj versxajne bone komprenis la rakontojn. Do eble kelkaj sukcesas bone kompreni ilin. Bedauxrinde estas preskaux neniu reago cxe edukado.net. Tie estas kvar, unu el ili estas mia. Cxu gxi ne havas legantojn? Eble jes, malgraux la elsxutoj kaj la legoj en la reto (la libro estas acxetebla cxe FEL kaj ankaux legebla senpage en la reto). Mi provis legigi la libron, mi sendis gxin al pluraj Junularaj Landaj Asocioj, kiel vi povas legi en cxi blogo. Tamen oni ne forgesu, ke la homo plej ofte ne emas reagi. Kiam la recenzo aperos en la revuo, mi sendos leteron al gxi. Vi povos legi la leteron cxi tie, mi metos gxin en mia blogo. En la letero mi ne cxefe parolos pri la suprajxo, sed pri "funkcia" analfabeteco. Mi ne scias cxu "funkcia" estas taugxa. "Funkcia" analfabeteco estas eco de kiu legas tamen komprenas nenion, necx simplan tekston. Tiu estas grava moderna problemo ecx en instruitaj (kaj ricxaj) landoj. Inter la esperantistoj estas amaso da "eternaj komencantoj". Kio pri la "funkciaj" analfabetoj inter ni? Cxu Esperanto estas tia, ke ne estas esperantistoj, kiuj estas "funkciaj" analfabetoj? Kiel ajn, mia dua libro Ŝi Estas Mia Amiko ja estos por komencanto, kaj la teksto estas tre simpla. Se vi trovas nekomprenajxon en mia una libro "13 Oktobro 1582", skribu al mi: lfpor cxe lujz punkto org. Mi helpos vin. Se pli ol tri homoj demandos min ekde nun, mi starigos retpagxon kun POD (FAQ en la angla), t.e., kun la Plej Oftaj Demandoj :D | | Monday, June 27th, 2005 | | 3:02 am |
Mi kabeos
Nu, mi kutime havas proponojn, tiel ofte ke mi eĉ forgesas kelkajn, tamen kiam mi ne forgesas ilin, kaj legigas ilin, ne mi sed la aliuloj legas kaj forgesas ilin. Tial mi kabeos. Ne. Ne tute. Mi duonkabeos. Mi ne plu perdos mian tempon pri: proponi ion, labori en pluraj lokoj, partopreni en dissendolisto helpante/respondante ktp. Ne ĉiam estas perdita tempo, sed plej ofte ja estas perdita tempo. Mi havas plurajn farendajn aferojn, tamen mi ne povos fari ĉion. Do mi devas elekti. Pri Esperanto mi emas plu zorgi nur pri ReVo kaj verkado. Ja mi ne scias ĉu pri verkado en Esperanto estos longa vojo, eble mi povos rezigni pri tio kaj verki nur en la Portugala. Tiu decido mia ne estas pripensita hodiaŭ sed dum monatoj. Jam de monatoj mi ne plu instruas Esperanton ĉe CER. Mi rezignis labori ĉe Lernu. Malgraŭ tio, ke en mia adiaŭa mesaĝo al Hokan, antaŭ mia feria vojaĝo je la komenco de la jaro, mi petis, ke mi ankoraŭ havu traduk-rajton, mi ne plu laboros tie. La dissendolisto http://br.groups.yahoo.com/group/nur-anekdotoj/ verŝajne estos malkreata: mi ankoraŭ sendos 100 anekdotojn kaj se neniu volos zorgi pri ĝi, mi malkreos ĝin (fakte tie, mi estas preskaŭ la sola sendanto...). Mi ankaŭ rezignas labor ĉe Sendependa Centro de Amas-komunikiloj. ktp ktp. Ja mi havas plurajn farendajn aferojn krom Esperantajn, kaj krom la du menciitaj (ReVo kaj verkado), mi zorgos pri Esperanto nur se ĝi estos ligita al iu alia grava celo de mia vivo. Kutime ĝi estas aparta afero. Tamen pri etaj aferoj dum mallongaj tempoj mi povos prilabori, se ja eblas kaj mi taksas tion farinda. Ekzemple mi estas la zorgantoj pri la diplomoj ĉe CER. Pri ĉi blogo? Ja ĝi ne mortos, tamen kiel vi scias, ne ĉiam mi uzas ĝin. Mi havas apartan en la Portugala. Nu, Quik ja kabeis, malgraŭ tio, ke ni parolis en Esperanto kiam mi vizitis lin, kaj mi... ĉu mi iam vere kabeos? Egon, kiu foje (tre malofte) iras al Verda Kafo en mia urbo, kabeis, kaj kreis Facile. Nu, se mi iam kabeos, mi ne kreos lingvon. |
[ << Previous 20 ]
|